TED Talks with Esperanto transcript

Derek Sivers: Tenu viajn celojn por vi mem

TEDGlobal 2010

Derek Sivers: Tenu viajn celojn por vi mem
6,371,544 views

Tuj post eltrovo de brila nova vivoplano, nia unua emo estas disvastigi ĝin, sed Derek Sivers asertas, ke estas pli bone teni sekretaj la celojn. Li prezentas esplorojn de la 1920-aj ĝis hodiaŭ por montri kiel homoj, kiuj parolas pri siaj atingotaĵoj malpli probable atingos ilin.

Julian Assange: Kial la mondo bezonas Vikilikojn

TEDGlobal 2010

Julian Assange: Kial la mondo bezonas Vikilikojn
2,716,210 views

La polemika retejo Vikilikoj (Wikileaks) kolektas kaj publikigas dokumentojn kaj videojn klasigitajn alte konfidencaj. La fondinto Julian Assange, kiu laŭraporte estas serĉata por esti pridemandota de usonaj aŭtoritatuloj, parolas kun Chris Anderson de TED, pri tio, kiel la retejo funkcias, kion ĝi atingis -- kaj kio lin aktivigas. La intervjuo enhavas akrajn bildojn de antaŭnelonga usona aeratako en Bagdado.

Ethan Zuckerman: Aŭskulti tutmondajn voĉojn

TEDGlobal 2010

Ethan Zuckerman: Aŭskulti tutmondajn voĉojn
814,118 views

Kompreneble la reto kunligas la terglobon, sed plej multaj inter ni fine aŭdas preskaŭ nur homojn, kiaj ni mem. Blogisto kaj teknologiisto Ethan Zuckerman volas helpi kundividi historiojn el la tuta mondo. Li parolas pri taŭgaj strategioj por plivastigi vian Twitter-mondon kaj legi novaĵojn en lingvoj, kiujn vi eĉ ne scipovas.

Michael Shermer: La regulaĵo malantaŭ memtrompado

TED2010

Michael Shermer: La regulaĵo malantaŭ memtrompado
2,854,890 views

Michael Shermer asertas ke la homa tendenco kredi strangajn aferojn -- el ekstertera forkaptado al divenvergoj -- reduktiĝas al du el la plej bazaj kaj enradikiĝintaj lertaĵoj por supervivado. Li eksplikas tion, kio ili estas kaj kiel ili kaŭzas al ni problemojn.

Wiliam Li. Ĉu eblas manĝante malsategigi kanceron?

TED2010

Wiliam Li. Ĉu eblas manĝante malsategigi kanceron?
5,284,275 views

Wiliam Li prezentas novan manieron pripensi kancerkuracadon: angiogenezo, celante la sangokanalojn, kiuj nutras tumoron. La kerna unua (kaj plej bona) paŝo: Manĝi kancerkontraŭbatalajn nutraĵojn, kiuj venkas kanceron sur ties propra tereno.

Simon Sinek: Kiel grandaj gvidantoj inspiras agadojn

TEDxPuget Sound

Simon Sinek: Kiel grandaj gvidantoj inspiras agadojn
48,856,581 views

Simon Sinek havas simplan, sed potenca metodon, per kiu gvidantoj povas inspiri homojn labori. Tio rilatas al la Ora Cirklo kaj la demando "Kial"? Apple, Martin Luther King kaj la fratoj Wright estas liaj sukcesaj ekzemploj por klarigi kiel funkcias la metodon. Kaj por montri kio okazas al tiuj, kiuj agas malsame, li mencias Tivo-n, kiu (ĝis antaŭnelonga kortuma decido, kiu triobligis la prezojn de ĝiaj akcioj) ŝajne havis financajn problemojn.

Mensogoj, damnaj mensogoj kaj statistikoj (pri TED-prelegoj)

TED2010

Mensogoj, damnaj mensogoj kaj statistikoj (pri TED-prelegoj)
2,510,120 views

Per brila, duonŝerca analizo, Sebastian Wernicke aplikas la ilojn de statistika analizo al TED-prelegoj, por alveni al mezurilo por kreado de la "la optimuma TED-prelego", bazita sur la taksoj de uzuloj. Kiel vi taksas ĝin? Ĉu "gapiga"? "Nekonvinka"? Aŭ simple "amuza"?

James Randi: Akuzas mediumojn

TED2007

James Randi: Akuzas mediumojn
4,807,818 views

La famkonata skeptikulo James Randi avide glutas superdozon de homeopatia dormigilo surscene, kaj tiel komencas 18-minutan akuzadon pri neraciaj kredoj. Li prezentas defion al mediumoj el ĉie: pruvu, ke tio kion vi faras estas vera, kaj vi ricevos 1 000 000 dolarojn. (Oni ankoraŭ atendas gajninton.)

Adora Svitak: Kion plenkreskuloj povas lerni de infanoj

TED2010

Adora Svitak: Kion plenkreskuloj povas lerni de infanoj
6,022,458 views

Mirinfano Adora Svitak diras, ke la mondo bezonas "infanajn" pensadojn: kuraĝajn ideojn, senbridan kreivecon kaj precipe optimismon. La grandaj revoj de infanoj meritas altajn atendojn, ŝi diras, komence per la emo de plenkreskuloj lerni de infanoj same kiel lernigi.

Kirk Citron: Kaj nun, la veraj novaĵoj

TED2010

Kirk Citron: Kaj nun, la veraj novaĵoj
783,495 views

Kiom da nuntempaj novaĵoj plu gravos post 100 jaroj? La “Long News”-projekto de Kirk Citron arigas raportojn kiuj ne nur hodiaŭ gravas, sed kiuj resonos dum la venontaj jardekoj – eĉ jarcentoj. En TED2010, li elstarigas freŝdatajn novaĵojn kiuj eble konstruos nian estontecon.

James Cameron: Antaŭ Avatar ... scivola knabo

TED2010

James Cameron: Antaŭ Avatar ... scivola knabo
2,210,851 views

La grandbuĝetaj (kaj eĉ pli grandprofitaj) filmoj de James Cameron kreas proprajn eksterrealajn mondojn. En ĉi tiu persona parolado, li malkaŝas sian infanaĝan fascinadon kun la mirindeco, ekde legado de sciencfikcio ĝis profundmara plonĝado, kaj kiel tio fine pelis al la sukceso de liaj furoregaj filmoj "Aliens", "The Terminator", "Titanic" kaj "Avatar".

Anthony Atala pri la kreskigo de novaj organoj

TEDMED 2009

Anthony Atala pri la kreskigo de novaj organoj
1,913,459 views

Plejmoderna laboratorio de Anthony Atala kreskigas homajn organojn - de muskoloj tra angioj ĝis urinaj vezikoj kaj ceteraj. Ĉe TEDMED li montras videon pri siaj bioinĝenieroj laborantaj sur iuj el iliaj sciencfikciecaĵoj, inkluzive de forneca reaktoro (ĉe 37°C) kaj maŝino, kiu "presas" homan histon.

Chimamanda Adichie: La danĝero de ununura rakonto

TEDGlobal 2009

Chimamanda Adichie: La danĝero de ununura rakonto
21,248,547 views

Niaj vivoj kaj niaj kulturoj konsistas el multaj akumulitaj rakontoj. Novelistino Chimamanda Adichie rakontas kiel ŝi malkovris sian aŭtentikan kulturan voĉon -- kaj avertas, ke se ni aŭskultas nur unu rakonton pri alia homo aŭ lando, ni riskas gravegan miskomprenon.

Vilhelmo Kamkŭamba: Kiel mi jungis la venton

TEDGlobal 2009

Vilhelmo Kamkŭamba: Kiel mi jungis la venton
2,717,871 views

Pelita de malriĉeco kaj malsatego, 14-jara Vilhelmo Kamkŭamba starigis ventoturbinon por sia hejmo kaj familio. La nun 22-jara Malaviano duan fojon prelegas ĉe TED, kaj rakontas propravorte kaj emocie kiel inventaĵo ŝanĝis lian vivon.

John Lloyd inventaras la nevideblan

TEDGlobal 2009

John Lloyd inventaras la nevideblan
1,233,857 views

Naturaj misteroj estas kaptitaj de sprita sagaceco en tiu ruza miksaĵo de kuriozaĵoj kaj lecionoj. Kiel aktoro, aŭtoro kaj televidisto, John Lloyd elfosas la substancon de pluraj nevideblaĵoj.

Nina Jablonski rompas la iluzion de haŭtkoloro

TED2009

Nina Jablonski rompas la iluzion de haŭtkoloro
1,260,305 views

Nina Jablonski asertas, ke malsamaj haŭtkoloroj estas simplaj adaptiĝoj de niaj korpoj al diversaj klimatoj kaj niveloj de transviolaj radioj. Charles Darwin malkonsentis pri tiu teorio, sed laŭ ŝi nur pro tio, ke li ne havis aliron al NASA.

Jane Poynter: La vivo en Biosfero 2

TEDxUSC

Jane Poynter: La vivo en Biosfero 2
1,078,073 views

Jane Poynter rakontas sian vivon de du jaroj kaj 20 minutoj en Biosfero 2 - sperto, kiu instigis ŝin esplori kiel ni povas teni la vivon en la plej malmildaj medioj. Estas la unua TED-prelego eltirita el sendepende organizita TEDx-aranĝo, okazinta en la Universitato de Suda Kalifornio.

Pete Alcorn pri la mondo en 2200

TED2009

Pete Alcorn pri la mondo en 2200
561,452 views

En tiu ĉi mallonga, optimisma prezentado en TED2009, Pete Alcorn montras vizion pri la mondo post du jarcentoj -- kiam malkreskiĝanta loĝantaro kaj kreskantaj oportunoj pruvas, ke Malthus malpravis.

Joachim de Posada diras: "Ne manĝu la bombonon"

TED2009

Joachim de Posada diras: "Ne manĝu la bombonon"
3,525,386 views

En tiu ĉi mallonga prezentado el TED U, Joachim de Posada dividas kun ni mejloŝtonan eksperimenton pri prokrastita kontentigo - kaj kiel ĝi povas antaŭdiri estontan sukceson. Kun valorega video de infanoj, kiuj klopodas kiel eble plej multe por ne manĝi la bombonon.

La superpova motorcikla dizajno de Yves Behar

TED2009

La superpova motorcikla dizajno de Yves Behar
627,065 views

Yves Behar kaj Forrest North prezentas "Mission One", brila kaj pova elektra motorciklo. Ili montras bildojn el malproksimaj (tamen similaj) infanaĝoj, kiuj montras kiel kunlaborado startigis ilian amikecon -- kaj kundividitajn revojn.

Carolyn Porco: ĉu saturna luno povas gastigi vivon?

TED2009

Carolyn Porco: ĉu saturna luno povas gastigi vivon?
1,054,733 views

Carolyn Porco montras novajn ekscitajn malkovrojn el la ĵusaj kontroloj faritaj de la kosmoŝipo Cassini en unu el la saturnaj lunoj, Encelado. La specimenoj kolektitaj el la glaciaj gejseroj de la luno sugestas ke oceano sub ĝia surfaco povus gastigi vivon.

Dan Ariely demandas: Ĉu ni regas niajn decidojn?

EG 2008

Dan Ariely demandas: Ĉu ni regas niajn decidojn?
6,706,559 views

Sintena ekonomikisto Dan Ariely, aŭtoro de "Antaŭvideble Malracia", uzas klasikajn iluziajn bildojn kaj siajn proprajn kontraŭintuiciajn (kaj foje ŝokajn) eltrovojn por montri, ke ni ne estas tiel raciaj kiel ni pensas kiam ni faras decidojn.