TED2010
Stacey Kramer: La plej bona donaco al kiu mi postvivis
Stacey Kramer oferas skuan, personan, 3-minutan parabolon, kiu montras kiel nedezirata sperto -- timiga, traŭma, kosta -- povas fariĝi senpreza donaco.
TED2010
Stacey Kramer oferas skuan, personan, 3-minutan parabolon, kiu montras kiel nedezirata sperto -- timiga, traŭma, kosta -- povas fariĝi senpreza donaco.
TEDGlobal 2010
Tuj post eltrovo de brila nova vivoplano, nia unua emo estas disvastigi ĝin, sed Derek Sivers asertas, ke estas pli bone teni sekretaj la celojn. Li prezentas esplorojn de la 1920-aj ĝis hodiaŭ por montri kiel homoj, kiuj parolas pri siaj atingotaĵoj malpli probable atingos ilin.
TEDGlobal 2010
La polemika retejo Vikilikoj (Wikileaks) kolektas kaj publikigas dokumentojn kaj videojn klasigitajn alte konfidencaj. La fondinto Julian Assange, kiu laŭraporte estas serĉata por esti pridemandota de usonaj aŭtoritatuloj, parolas kun Chris Anderson de TED, pri tio, kiel la retejo funkcias, kion ĝi atingis -- kaj kio lin aktivigas. La intervjuo enhavas akrajn bildojn de antaŭnelonga usona aeratako en Bagdado.
TEDGlobal 2010
Kompreneble la reto kunligas la terglobon, sed plej multaj inter ni fine aŭdas preskaŭ nur homojn, kiaj ni mem. Blogisto kaj teknologiisto Ethan Zuckerman volas helpi kundividi historiojn el la tuta mondo. Li parolas pri taŭgaj strategioj por plivastigi vian Twitter-mondon kaj legi novaĵojn en lingvoj, kiujn vi eĉ ne scipovas.
TED2010
TED-ulo kaj urbodesegnisto Mitchell Joachim prezentas sian projekton pri daŭripova, organika arkitekturo: ekologi-amikaj loĝejoj kreskigitaj el plantaĵoj kaj -- atendu nur -- karno.
TED2010
Michael Shermer asertas ke la homa tendenco kredi strangajn aferojn -- el ekstertera forkaptado al divenvergoj -- reduktiĝas al du el la plej bazaj kaj enradikiĝintaj lertaĵoj por supervivado. Li eksplikas tion, kio ili estas kaj kiel ili kaŭzas al ni problemojn.
TED2010
Ni ĉiuj konas la argumentojn, ke vegetaraneco pli bonas por medio kaj bestoj -- sed en viandomanĝanta kulturo ŝanĝiĝi povas esti malfacile. Graham Hill havas potencan, pragmatan sugeston.
TED2010
Wiliam Li prezentas novan manieron pripensi kancerkuracadon: angiogenezo, celante la sangokanalojn, kiuj nutras tumoron. La kerna unua (kaj plej bona) paŝo: Manĝi kancerkontraŭbatalajn nutraĵojn, kiuj venkas kanceron sur ties propra tereno.
TEDxPuget Sound
Simon Sinek havas simplan, sed potenca metodon, per kiu gvidantoj povas inspiri homojn labori. Tio rilatas al la Ora Cirklo kaj la demando "Kial"? Apple, Martin Luther King kaj la fratoj Wright estas liaj sukcesaj ekzemploj por klarigi kiel funkcias la metodon. Kaj por montri kio okazas al tiuj, kiuj agas malsame, li mencias Tivo-n, kiu (ĝis antaŭnelonga kortuma decido, kiu triobligis la prezojn de ĝiaj akcioj) ŝajne havis financajn problemojn.
TED2010
Per brila, duonŝerca analizo, Sebastian Wernicke aplikas la ilojn de statistika analizo al TED-prelegoj, por alveni al mezurilo por kreado de la "la optimuma TED-prelego", bazita sur la taksoj de uzuloj. Kiel vi taksas ĝin? Ĉu "gapiga"? "Nekonvinka"? Aŭ simple "amuza"?
TED2007
La famkonata skeptikulo James Randi avide glutas superdozon de homeopatia dormigilo surscene, kaj tiel komencas 18-minutan akuzadon pri neraciaj kredoj. Li prezentas defion al mediumoj el ĉie: pruvu, ke tio kion vi faras estas vera, kaj vi ricevos 1 000 000 dolarojn. (Oni ankoraŭ atendas gajninton.)
TED2010
Mirinfano Adora Svitak diras, ke la mondo bezonas "infanajn" pensadojn: kuraĝajn ideojn, senbridan kreivecon kaj precipe optimismon. La grandaj revoj de infanoj meritas altajn atendojn, ŝi diras, komence per la emo de plenkreskuloj lerni de infanoj same kiel lernigi.
TED2010
Per la helpo de iom surpriza filmaĵo, Derek Sivers klarigas kiel movadoj startas. (Atentu: necesas du homoj.)
TED2010
Kiom da nuntempaj novaĵoj plu gravos post 100 jaroj? La “Long News”-projekto de Kirk Citron arigas raportojn kiuj ne nur hodiaŭ gravas, sed kiuj resonos dum la venontaj jardekoj – eĉ jarcentoj. En TED2010, li elstarigas freŝdatajn novaĵojn kiuj eble konstruos nian estontecon.
TED2010
La grandbuĝetaj (kaj eĉ pli grandprofitaj) filmoj de James Cameron kreas proprajn eksterrealajn mondojn. En ĉi tiu persona parolado, li malkaŝas sian infanaĝan fascinadon kun la mirindeco, ekde legado de sciencfikcio ĝis profundmara plonĝado, kaj kiel tio fine pelis al la sukceso de liaj furoregaj filmoj "Aliens", "The Terminator", "Titanic" kaj "Avatar".
TEDIndia 2009
"Estas alia flanko de ĉio," laŭ la popoldiro, kaj dum 2 minutoj, Derek Sivers montros ke tio veras en kelkaj manieroj kiujn vi eble ne atendis.
TEDMED 2009
Plejmoderna laboratorio de Anthony Atala kreskigas homajn organojn - de muskoloj tra angioj ĝis urinaj vezikoj kaj ceteraj. Ĉe TEDMED li montras videon pri siaj bioinĝenieroj laborantaj sur iuj el iliaj sciencfikciecaĵoj, inkluzive de forneca reaktoro (ĉe 37°C) kaj maŝino, kiu "presas" homan histon.
TEDIndia 2009
Je 2005, nur 15 elcentoj de la mondo estis mapigita. Tio bremsas la liveradon de helpo post katastrofo -- kaj kaŝas la ekonomian eblon de neekspluatataj terpecoj kaj nekonataj vojoj. En tiu ĉi mallonga prelego, Lalitesh Katragadda, de Google, elmontras Map Maker, grupa mapofarilo, kiun homoj ĉirkaŭ la terglobo uzas por mapigi sian mondon.
TEDGlobal 2009
Niaj vivoj kaj niaj kulturoj konsistas el multaj akumulitaj rakontoj. Novelistino Chimamanda Adichie rakontas kiel ŝi malkovris sian aŭtentikan kulturan voĉon -- kaj avertas, ke se ni aŭskultas nur unu rakonton pri alia homo aŭ lando, ni riskas gravegan miskomprenon.
TEDGlobal 2009
Pelita de malriĉeco kaj malsatego, 14-jara Vilhelmo Kamkŭamba starigis ventoturbinon por sia hejmo kaj familio. La nun 22-jara Malaviano duan fojon prelegas ĉe TED, kaj rakontas propravorte kaj emocie kiel inventaĵo ŝanĝis lian vivon.
TEDGlobal 2009
Naturaj misteroj estas kaptitaj de sprita sagaceco en tiu ruza miksaĵo de kuriozaĵoj kaj lecionoj. Kiel aktoro, aŭtoro kaj televidisto, John Lloyd elfosas la substancon de pluraj nevideblaĵoj.
TED2009
Nina Jablonski asertas, ke malsamaj haŭtkoloroj estas simplaj adaptiĝoj de niaj korpoj al diversaj klimatoj kaj niveloj de transviolaj radioj. Charles Darwin malkonsentis pri tiu teorio, sed laŭ ŝi nur pro tio, ke li ne havis aliron al NASA.
TED2009
Ĉiam estas iu, kiu demandas al sia instruisto de matematiko "Ĉu vere mi iam uzos kalkulon en la vivo?". Kaj por la plej multaj inter ni, diras Arthur Benjamin, la respondo estas ne. Li prezentas kuraĝan proponon por igi la instruadon de matematiko signifa en la cifereca erao.
TEDxUSC
Jane Poynter rakontas sian vivon de du jaroj kaj 20 minutoj en Biosfero 2 - sperto, kiu instigis ŝin esplori kiel ni povas teni la vivon en la plej malmildaj medioj. Estas la unua TED-prelego eltirita el sendepende organizita TEDx-aranĝo, okazinta en la Universitato de Suda Kalifornio.
TED2009
En tiu ĉi mallonga, optimisma prezentado en TED2009, Pete Alcorn montras vizion pri la mondo post du jarcentoj -- kiam malkreskiĝanta loĝantaro kaj kreskantaj oportunoj pruvas, ke Malthus malpravis.
TED2009
Jay Walker klarigas kial du miliardoj da homoj tra la mondo provas lerni la anglan lingvon. Li prezentas fotojn kaj harhirtigan sonon de ĉinaj lernantoj ripetantaj angle -- "la dua lingvo de la mondo" -- je milopoj.
TED2009
En tiu ĉi mallonga prezentado el TED U, Joachim de Posada dividas kun ni mejloŝtonan eksperimenton pri prokrastita kontentigo - kaj kiel ĝi povas antaŭdiri estontan sukceson. Kun valorega video de infanoj, kiuj klopodas kiel eble plej multe por ne manĝi la bombonon.
TED2009
Yves Behar kaj Forrest North prezentas "Mission One", brila kaj pova elektra motorciklo. Ili montras bildojn el malproksimaj (tamen similaj) infanaĝoj, kiuj montras kiel kunlaborado startigis ilian amikecon -- kaj kundividitajn revojn.
TED2009
Carolyn Porco montras novajn ekscitajn malkovrojn el la ĵusaj kontroloj faritaj de la kosmoŝipo Cassini en unu el la saturnaj lunoj, Encelado. La specimenoj kolektitaj el la glaciaj gejseroj de la luno sugestas ke oceano sub ĝia surfaco povus gastigi vivon.
EG 2008
Sintena ekonomikisto Dan Ariely, aŭtoro de "Antaŭvideble Malracia", uzas klasikajn iluziajn bildojn kaj siajn proprajn kontraŭintuiciajn (kaj foje ŝokajn) eltrovojn por montri, ke ni ne estas tiel raciaj kiel ni pensas kiam ni faras decidojn.