TED Talks with Esperanto transcript

Damian Palin: Ekstrakti mineralojn el marakvo

TED2012

Damian Palin: Ekstrakti mineralojn el marakvo
1,002,297 views

La mondo bezonas trinkeblan akvon. Pli kaj pli, oni produktas ĝin per marakva sensaligo. Sed kion fari kun la salsolva kromprodukto, kiu rezultas de la procezo? En tiom mallonga kiom interesa prelego, TEDano Damian Palin proponas novaĵon: ekstrakti el ĝi la mineralojn, kiujn ni bezonas, helpe de kunlaborantaj bakterioj.

Joe Smith: Kiel uzi paperan mantukon

TEDxConcordiaUPortland

Joe Smith: Kiel uzi paperan mantukon
3,684,496 views

Uzitaj ĉiutage por sekigi niajn manojn, la paperajn mantukojn estas plejofte misuzitaj. En tiu lerniga kaj sprita mallonga prelego, Joe Smith rivelas la trukojn por perfekta mantuka sekigado. (Filmita en TEDxConcordiaUPortland)

Lucy McRae: Kiel teĥnikaro transformas la homan korpon?

TED2012

Lucy McRae: Kiel teĥnikaro transformas la homan korpon?
1,650,288 views

TED-ano Lucy McRae estas korp-arĥitekto - ŝi elpensas manierojn kunigi biologion kaj teĥnikaron en niajn korpojn. En tiu ĉi videble frapa prezentado ŝi montras sian verkaron, de vestaĵoj, kiuj respegulas la internaĵojn de la korpo por muzikvideo kun stelulino Robyn ĝis pilolo, kiu igas la englutinton ŝviti parfumon.

Donald Sadoway: La mankanta ĉenero por renovebla energio

TED2012

Donald Sadoway: La mankanta ĉenero por renovebla energio
2,374,649 views

Kio estas la ŝlosilo por utiligi alternativan energion, kiel la sunan kaj ventan? Stokado, tiel ke ni povu havi energion je dispono eĉ kiam suno ne videblas kaj vento ne blovas. En ĉi tiu inspira kaj bonkomprenebla prelego Donald Sadoway montras per nigra tabulo la estontajn grandskalajn bateriojn kiuj stokos renoveblan energion. Kiel li diras: "Ni bezonas pripensi la problemon alimaniere. Ni bezonas pensi grandskale. Ni bezonas pensi malmultekoste"

Taylor Wilson: Jes, mi konstruis nuklean fuzian reaktoron

TED2012

Taylor Wilson: Jes, mi konstruis nuklean fuzian reaktoron
3,637,296 views

Taylor Wilson kredas, ke nuklea fuzio estas solvo por niaj estontecaj bezonoj, kaj ke junuloj povas ŝanĝi la mondon. Kaj li scias multon pri ambaŭ temoj: kiam li estis 14-jara li konstruis fuzian reaktoron en la garaĝo de liaj gepatroj. Nun 17-jara, li uzas TED-n por doni la mallongan version de lia rakonto.

Kevin Allocca: Kial videoj iĝas furoraj

TEDYouth 2011

Kevin Allocca: Kial videoj iĝas furoraj
2,953,285 views

Kevin Allocca estas mastrumisto pri tendencoj de YouTube kaj li havas profundajn pensojn pri stultetaj retaj videoj. En tiu ĉi prezentado ĉe TEDYouth (TedJunularo), li donas 4 kialojn por ke video fariĝu furora. (Tio ĉi estas la unua parolado afiŝita el mirinda TEDYouth-aranĝo. Multaj aliaj estos disponeblaj venontmonate kiel parto de la lanĉo de nia TED-Ed. Ni atendas senpacience...)

Neil MacGregor: Unu aĵo, 2600-jara historio

TEDGlobal 2011

Neil MacGregor: Unu aĵo, 2600-jara historio
1,160,889 views

La cira cilindro, difektita argilaĵo kovrita per kojnforma skribaĵo, konsistigas potencan simbolon pri religia toleremo kaj plurkulturalismo. En tiu fascina prelego, Neil MacGregor, direktoro de la Brituja Muzeo, eksponas 2600 jarojn de mezorienta historio per ununura aĵo.

Erik Johansson: Foti la neeblon

TEDSalon London Fall 2011

Erik Johansson: Foti la neeblon
4,175,147 views

Erik Johansson kreas realismajn bildojn de neeblaj scenoj -- kaptante ideojn, ne jenojn. En tiu ĉi sprita prelego, la sorĉisto de Photoshop priskribas la principojn kiujn li uzas por estigi ĉi tiujn mirindajn scenejojn, tamen plutenante ilin realismaj.

Jane Fonda: La tria akto de la vivo

TEDxWomen 2011

Jane Fonda: La tria akto de la vivo
2,712,903 views

Dum la nuna generacio, kromaj 30 jaroj aldoniĝis al nia atendata vivdaŭro -- kaj tiuj jaroj ne nur estas neglektindaĵo aŭ patologio. Ĉe TEDxWomen, Jane Fonda esploras kiel ni pritaksu ĉi tiun novan fazon de niaj vivoj.

	  Bunker Roy: Instruiĝi per nudpiedula movado

TEDGlobal 2011

Bunker Roy: Instruiĝi per nudpiedula movado
4,300,944 views

En Raĝastano, Hindujo, eksterordinara lernejo preparas gekamparanojn -- ofte ne legipovajn -- por iĝi sunenergia inĝeniero, metiisto, dentisto kaj kuracisto en sia propra vilaĝo. Ĝi nomiĝas Nudpiedula Fakultato, kaj ĝia fondinto, Bunker Roy, klarigas ĝian funkciadon.

Jae Rhim Lee – Mia funga enterigvesto

TEDGlobal 2011

Jae Rhim Lee – Mia funga enterigvesto
1,706,700 views

Artistino Jae Rhim Lee ĵetas imponan defion. Ĉu ni povas dediĉi niajn korpojn al pli pura, pli verda Tero, eĉ postmorte? Jes, dank'al nova enterigvesto impregnita de sporoj de poluado-vorantaj fungoj. Nu, jen eble la plej stranga TED-prelego, kiun vi iam spektos...

Mike Biddle: Ni kapablas reuzi plaston

TEDGlobal 2011

Mike Biddle: Ni kapablas reuzi plaston
1,175,569 views

Malpli ol 10% da plasta rubo estas reuzata -- kompare al preskaŭ 90% da metaloj -- pro la malsimplega problemo trovi kaj apartigi la malsamajn specojn. Frustrita de tiu malŝparo Mike Biddle evoluigis malmultekostan kaj nekredeble energiefikan fabrikon, kiu povas reuzi ĉian plaston kaj faras tion.

Ben Goldacre: Kontraŭbatali malbonan sciencon

TEDGlobal 2011

Ben Goldacre: Kontraŭbatali malbonan sciencon
2,713,579 views

Ĉiutage, novajn prisanajn konsilojn oni trovas en la gazetaro. Kiel certi, ĉu ili pravas? Ben Goldacre, kuracisto kaj epidemiologisto, fulmrapide montras kiel oni distordas pruvojn, kun ekzemploj el videble memevidentaj prinutradaj asertoj, kaj eĉ el la tre subtilaj ruzaĵoj de la farmacia industrio.

Lucianne Walkowicz: Trovi planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj

TEDGlobal 2011

Lucianne Walkowicz: Trovi planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj
1,240,810 views

Kiamaniere ni trovas planedojn - eĉ loĝeblajn planedojn - ĉirkaŭ aliaj steloj? Serĉante malfortan malheliĝon kiam planedo pasas antaŭ sia suno, la TED-ano Lucianne Walkowicz kaj la misio Keplero trovis proksimume 1200 potencialajn novajn planedsistemojn. Per novaj teknikoj, ili eĉ povas trovi kelkajn kun taŭgaj kondiĉoj por vivo.

Mikko Hyppönen: Kontraŭbatali  virusojn, defendi la reton

TEDGlobal 2011

Mikko Hyppönen: Kontraŭbatali virusojn, defendi la reton
1,847,520 views

Jam antaŭ 25 jaroj la unua komputila viruso (Brain A) trafis la reton, kaj tio, kio komence estis ĝeno, iĝis rafinita ilo por krimi kaj spioni. Mikko Hyppönen, eksperto pri komputila sekureco, klarigas al ni kiel ni povas malebligi al ĉi tiuj novaj virusoj minaci interreton kian ni konas ĝin.

Matt Cutts: Provu ion novan dum 30 tagoj

TED2011

Matt Cutts: Provu ion novan dum 30 tagoj
12,215,040 views

Ĉu estas io, kion vi ĉiam planis fari, volis fari, sed simple... ne faris? Matt Cutts proponas: provu ĝin dum 30 tagoj. Tiu ĉi mallonga, gaja parolado oferas elegantan manieron pensi pri starigo kaj atingo de celoj.

Shirin Neshat: Arto en ekzilo

TEDWomen 2010

Shirin Neshat: Arto en ekzilo
774,668 views

Irandevena artistino Shirin Neshat parolas pri la paradoksa kondiĉo de la ekzilita artisto, al kiu oni malpermesas vivi en la lando, kies voĉo li aŭ ŝi estas. Ŝia verko pririgardas Iranon antaŭ kaj post la islamisma revolucio, kaj sekvas politikajn kaj sociajn ŝanĝojn per atentokaptaj bildoj de virinoj.

terry Moore: Kiel laĉi ŝuojn

TED2005

terry Moore: Kiel laĉi ŝuojn
7,612,252 views

Terry Moore malkovris, ke li malĝuste laĉis siajn ŝuojn la tutan vivon. Konforme al la spirito de TED, li surscenejas por konigi pli bonan manieron. (Noto: tiu ĉi estas la unua 3-minuta prezentado iam farita sur la podio de TED, en 2005).

Fiorenzo Omenetto: Silko, la antikva materialo de la estonteco

TED2011

Fiorenzo Omenetto: Silko, la antikva materialo de la estonteco
803,457 views

Fiorenzo Omenetto komunikas pli ol 20 mirigajn novajn uzojn de silko, unu el la plej elegantaj naturaj materialoj -- en transsendo de lumo, plibonigo de daŭrigeblo, aldono de rezisto kaj estigo de medicinaj eblecoj. Surpodie li montras kelkajn interesegajn aĵojn faritajn el la pluruza materialo.

Louie Schwartzberg: la kaŝita beleco de polenado

TED2011

Louie Schwartzberg: la kaŝita beleco de polenado
2,302,018 views

Polenado: ĝi estas vivnecesa por la surtera vivo, sed apenaŭ vidata de la homa okulo. Filmfaristo Louie Schwartzberg montras al ni la kompleksan mondon de polenoj kaj polenantoj kun belegaj fulmrapidaj bildoj el sia filmo "Wings of Life" [Flugiloj de Vivo], inspirita de la malapero de unu el la plej gravaj polenantoj, la mielabelo.

Suzanne Lee: Kreskigu viajn proprajn vestaĵojn

TED2011

Suzanne Lee: Kreskigu viajn proprajn vestaĵojn
1,519,065 views

Dizajnistino Suzanne Lee parolas pri siaj provoj kreskigi teksaĵon faritan el kombuĉo, kiun ŝi povas uzi kiel kotono aŭ vegetaĵa ledo por fari vestaĵojn. La procezo estas fascina, la rezultoj, mirindaj (sed restas ja unu malavantaĝeto), kaj la eventualaj uzoj, vere mirfrapantaj.

Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!

TEDxDubai

Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!
2,138,668 views

Ĉe TEDxDubai, Patricia RYAN — longtempa instruistino pri la angla lingvo — starigas provokan demandon: Ĉu la tutmonda fokuso je la angla malhelpas la disvastigon de altvaloraj ideoj en aliaj lingvoj? (Ekzemple: Kio okazus, se Einstein estus devigata fari la TOEFL-ekzamenon?) Jen pasia defendo de tradukado kaj kunhavigo de ideoj.

Deb Roy: La naskiĝo de vorto

TED2011

Deb Roy: La naskiĝo de vorto
2,809,941 views

MIT-sciencisto Deb Roy klopodis kompreni, kiel lia infana filo lernis sian lingvon — tial li instalis videokameraojn en sia domo por surbendigi ĉiun momenton (kun esceptoj) de la vivo de sia filo kaj poste analizis 90 000 horojn de hejmaj videoj observante kiel "gaaaa" malrapide iĝis "water" (akvo). Miriga, datumplena esplorado kun profundaj konkludoj pri la progreso de nia lernado.

Arianna Huffington: Kiel sukcesi? Dormu pli multe

TEDWomen 2010

Arianna Huffington: Kiel sukcesi? Dormu pli multe
5,209,500 views

En tiu ĉi mallonga parolado, Arianna Huffington eldonas malgrandan ideon, kiu povas vekigi pli grandajn ideojn: la potenco de bona nokta dormo. Anstataŭ fanfaroni pri nia manko de dormo, ŝi urĝas nin fermi niajn okulojn kaj vidi pli ĝenerale: Ni povas dormi por pli da produktiveco kaj feliĉo -- kaj pli saĝa decidado.

Marcel Dicke: Kial ne manĝi insektojn?

TEDGlobal 2010

Marcel Dicke: Kial ne manĝi insektojn?
1,580,166 views

Marcel Dicke prezentas apetitvekan pledon pri la aldono de insektoj al ĉies dieto. Lia mesaĝo al naŭzemaj ĉefkuiristoj kaj frandemuloj: delikataĵoj kiel akridoj kaj raŭpoj konkuras kun viando laŭ gusto, nutreco kaj medirespekto.