TED Talks with Esperanto transcript

Veerle Provoost: Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?

TEDxGhent

Veerle Provoost: Ĉu infanoj pensi spermo donacantoj kiel familio?
1,144,738 views

Kiel ni difini gepatro - aŭ familio? Bioethicist Veerle Provoost esploras tiujn demandojn en la kunteksto de ne-tradiciaj familioj, tiuj kunvenis por adopción, dua geedzecoj, surogaton patrinoj kaj spermo donacoj. En tiu diskuto, ŝi dividas historiojn de kiel gepatroj kaj infanoj krei siajn proprajn familion rakontoj.

Fawn Qiu: Facilaj memfaradaj projektoj por infanaj inĝenieroj

TED Residency

Fawn Qiu: Facilaj memfaradaj projektoj por infanaj inĝenieroj
1,215,408 views

TED-stipendiulino Fawn Qiu dezajnas amuzajn, malmultekostajn projektojn, kiuj uzas ĉiutagajn materialojn, kiel paperon kaj teksaĵon por prezenti inĝenierion al infanoj. En tiu ĉi rapida, lerta parolado, ŝi prezentas, kiel netradiciaj laborsesioj kiel ŝiaj povas ŝanĝi la percepto pri teknologio kaj inspiras studentojn partopreni en ĝia kreado.

Abigail Marsh: Kial iuj homoj estas pli altruismaj ol aliaj

TEDSummit

Abigail Marsh: Kial iuj homoj estas pli altruismaj ol aliaj
2,142,656 views

Kial iuj homoj faras sindonaĵojn, kaj helpas aliulojn eĉ je risko de sia propra bonfarto? Psikologia esploristo Abigail Marsh esploras la motivojn de homoj kiuj faras ege altruismajn agojn kiel donaci renon al pura nekonato. Ĉu iliaj cerboj fakte estas malsamaj?

Rainn Wilson: Ideoj indaj je rendevuo

TED Studio

Rainn Wilson: Ideoj indaj je rendevuo
938,687 views

Soleco nocas. Ĉu vi ne sentas, ke estas tempo por havi realan konekton? Akompanu Rainn Wilson (aktoro de "La Oficejo") en siaj rendevuoj kun kelkaj el la plej bonaj ideoj ĉe TED.com, kaj trovu vian perfektan "idean kunulon" survoje.

Olivier Scalabre: Jen la venonta fabrikada revolucio

TED@BCG Paris

Olivier Scalabre: Jen la venonta fabrikada revolucio
1,966,843 views

Ekonomia kreskado malrapidiĝas jam de 50 jaroj, sed repliboniĝo eble venos de fonto neatendita -- nova formo de fabrikado kiu estas nek kion vi opiniis nek de kie vi supozis. Industria sistema pensulo Olivier Scalabre klarigas kiel kvara fabrikada revolucio kreos makroekonomian ŝanĝon kaj akcelos dungadon, produktivecon, kaj kreskadon.

Franz Freudenthal: Nova metodo por kuraci korojn sen kirurgio

TED2016

Franz Freudenthal: Nova metodo por kuraci korojn sen kirurgio
1,498,108 views

Je la renkontiĝo de medicina elpenso kaj indiĝena kulturo, infankorkuracisto Franz Freudenthal kuracas truojn en la koroj de infanoj ĉie en la mondo, uzante aparaton inspiritan de tradicia bolivia teksado. "La plej malfacilaj problemoj niatempaj," li diras,"povas esti solvitaj per simplaj teknikoj, se ni kapablas revi."

Alexander Betts: Kial Briteliro okazis, kaj kion fari poste.

TEDSummit

Alexander Betts: Kial Briteliro okazis, kaj kion fari poste.
3,574,234 views

Ni embarase ne scias kiel duigitaj estas niaj socioj, kaj Briteliro kreskis el profunda neantaŭvidita divido inter tiuj, kiuj timas tutmondiĝon kaj tiuj, kiuj alprenas ĝin, diras sociologo Alexander Betts. Kiel ni povas nun trakti tiun timon kaj ankaŭ la kreskantan seniluziiĝon pri la politikista klaso, samtempe rifuzante submetiĝi al ksenofobio kaj naciismo? Sinjoro Betts diskutas kvar postbritelirajn paŝojn por pli inkluziviganta mondo.

Elise Roy: Kiam ni dezajnas por handikapuloj, ni ĉiuj profitas

TEDxMidAtlantic

Elise Roy: Kiam ni dezajnas por handikapuloj, ni ĉiuj profitas
1,366,535 views

"Mi kredas, ke perdo de mia aŭdado estis unu el la plej gravaj donacoj kiujn mi ricevis," diras Elise Roy. Kiel advokatino por handikapulrajtoj kaj dezajnpensulino, ŝi scias ke surdeco donas al ŝi unikan manieron sperti kaj rekadri la mondon -- vidpunkto kiu povus doni solvon al iuj el niaj grandaj problemoj. Ŝi diras: "Kiam oni dezajnas por handikapuloj unue, oni ofte hazarde trafas solvojn, kiuj estas pli bonaj ol tiuj, kiujn oni dezajnas por la ordinaruloj."

Trevor Timm: Nia preslibereco, ĉu vere libera?

TED2016

Trevor Timm: Nia preslibereco, ĉu vere libera?
1,447,147 views

En Usono, la rajto de la gazetaro riveli sekretojn al la publiko estas protektita de la Unua Amendo de la Konstitucio. Sed kontrolado flanke de la registaro pli kaj pli endanĝerigas denuncantojn, fonto de preskaŭ ĉiu grava informero pri nacia sekureco post septembro 2011. En tiu mallonga sed informplena parolado, la kunfondinto de Freedom of the Press Foundation kaj TED-ano Trevor Timm rakontas la lastatempan agadon de la registaro kontraŭ tiuj, kiuj rivelas krimojn kaj maljustaĵojn, kaj proponas teknologion, kiu povas helpi ilin agi sekure kaj sennome.

Alice Rawsthorn: Piratoj, flegistinoj, kaj aliaj ribelaj dezajnistoj

TED2016

Alice Rawsthorn: Piratoj, flegistinoj, kaj aliaj ribelaj dezajnistoj
1,019,957 views

En tiu homaĝo al dezajno-disidentoj, Alice Rawsthorn emfazas la laboron de neverŝajnaj herooj, de Nigrabarbo ĝis Florence Nightingale. Kunligante tiujn aŭdacajn pensulojn kun iuj fruaj modernaj viziuloj kiel Buckminster Fuller, Rawsthorn montras kiel la plej gravaj dezajnistoj estas ofte la plej ribelemaj.

Aditi Gupta: Kiel babili pri menstruo sentabue

TEDxGatewayWomen

Aditi Gupta: Kiel babili pri menstruo sentabue
1,676,262 views

Estas vere: diskuto pri menstruo malkonfortigas multajn homojn. Kaj tiu ĉi tabuo kuntrenas konsekvencojn: en Barato, tri el dek knabinoj tute nekonas menstruon kiam la unua monataĵo venas, kaj limigaj kutimoj pri monataĵo kaŭzas psikan damaĝon al junulinoj. Pro tio ke ŝi kreskis sub tiu ĉi tabuo, Aditi Gupta sciis ke ŝi volas helpi knabinojn, gepatrojn kaj instruistojn babili konforte kaj senhonte pri monataĵo. Ŝi priskribas kiel ŝi faris tion.

Magda Sayeg: Kiel trikotgrafitio iĝis tutmonda movado

TEDYouth 2015

Magda Sayeg: Kiel trikotgrafitio iĝis tutmonda movado
1,427,235 views

Per siaj trikotoj kaj hoktrikaĵoj, teksaĵartistino Magda Sayeg transformas la grizan urbon kaj ĝiajn banalaĵojn en plej koloran ludejon. Tiuj belaj kaj vilaj "trikotgrafitioj" komence ornamis nur kelkajn haltŝildajn fostojn kaj hidrantojn, sed ili kaptis atenton ĉirkaŭ la mondo kaj la movado surprize disvastiĝis.

Judson Brewer: Simpla maniero rompi kutimaĉon

TEDMED 2015

Judson Brewer: Simpla maniero rompi kutimaĉon
14,689,053 views

Ĉu ni povas ĉesigi kutimaĉojn simple per scivolemo? Psikiatro Judson Brewer esploras la rilaton inter plena atento kaj dependigon -- fumado, tromanĝado kaj aliaj aferoj kiujn ni faras eĉ se ni scias, ke ili estas malbonaj al ni. Lernu pli pri tio, kiel disvolviĝas kutimo, kaj malkovru simplan sed profundan taktikon, kiu povas helpi vin venki vian venontan ekbezonon fumi, manĝeti au vidi teksto-mesaĝon dum stirado.

Elisabeth Lev: La nekonata historio de la Siksta Kapelo

TEDGlobal>Geneva

Elisabeth Lev: La nekonata historio de la Siksta Kapelo
1,736,931 views

La Siksta Kapelo estas unu el la plej famkonataj konstruaĵoj en la mondo -- sed verŝajne multo pri ĝi ne estas sciata. En tiu ĉi intensa alparolo, arthistoriistino Elisabeth Lev vidigas al ni la plafonon de la fama konstruaĵo kaj la esencan bildigon de tradiciaj historioj de Michelangelo, montrante kiel la pentristo transpasis la siatempan religian ikonografion. Kvin jarcentojn post kiam la artisto pentris ĝin, diras Lev, la Siksta Kapelo devigas nin rigardi ĉirkaŭe kvazaŭ ĝi estus spegulo kaj demandi "Kiu mi estas kaj kian rolon mi ludas en tiu ĉi granda teatro de la vivo?"

Aomawa Shields: Kiel ni trovos vivon sur aliaj planedoj

TED2015

Aomawa Shields: Kiel ni trovos vivon sur aliaj planedoj
1,734,106 views

Astronomino Aomawa Shields serĉas spurojn, ke vivo povas ekzisti en alia loko de la universo per ekzamenado de atmosferoj de malproksimaj planedoj ekster nia Sunsistemo. Kiam ŝi ne esploras la ĉielon, tiu klasike trejnita aktorino (kaj TED-kunlaboranto) serĉas manierojn altiri junajn virinojn al scienco per teatro, verkado kaj vida arto. "Eble iam ili aliĝos al la rangoj de astronomoj, kiuj estas plenaj je kontraŭdiroj", ŝi diras, "kaj uzos siajn sciojn por malkovri, definitive, ke ni vere ne estas solaj en la universo".

António Guterres: Rifuĝintoj havas la rajton esti protektataj

TEDGlobal>Geneva

António Guterres: Rifuĝintoj havas la rajton esti protektataj
1,188,210 views

UN Alta Komisionano por rifuĝintoj António Guterres opinias ke oni povas solvi la tutmondan krizon de rifuĝintoj - kaj oferas devigajn, mirigajn pravigojn pri la kialoj de niaj klopodoj. En intervjuo kun Bruno Giussani (TED), Guterres pridiskutas la historiajn kialojn de la nuna krizo kaj konturas kiel Eŭropaj landoj klopodas selekti, protekti kaj lokigi centojn da senesperaj familioj. Pli granda bildo: Guterres pledas por plurflanka engaĝiĝo en akceptado kaj respekto - por defii propagandon kaj varbadon kontraŭ rifuĝintoj organizataj de grupoj kiel ISIS.

Daniel Levitin: Kiel resti trankvila, kiam oni antaŭvidas streĉan situacion

TEDGlobal>London

Daniel Levitin: Kiel resti trankvila, kiam oni antaŭvidas streĉan situacion
15,873,808 views

Streĉite, vi ne estas en via plej bona stato. Fakte, via cerbo evoluis dum jarmiloj por liveri kortisolon en streĉaj situacioj, inhibante racian, logikan pensadon sed helpante vin supervivi, ekzemple, ĉe leon-atako. Neŭrosciencisto Daniel Levitin pensas, ke ekzistas maniero eviti fari gravegajn erarojn ĉe streĉaj situacioj, kiam via penso iĝas konfuza: la tiel nomata tekniko pre-mortem. "Ni ĉiuj eraros iam tiam" , li diras. "Temas pri antaŭpensi tiujn eventualajn erarojn"

Randall Munroe: Bildstrioj kiuj demandas “Kio okazus se…”

TED2014

Randall Munroe: Bildstrioj kiuj demandas “Kio okazus se…”
3,496,101 views

La bildstriisto Randall Munroe respondas al simplaj hipotezaj demandoj (“Kio okazus se iu frapus basbalpilkon lumrapide?”) uzante matematikon, fizikon, logikon kaj satirhumoron. En ĉi tiu ĉarma prelego, demando de leganto pri la datumejoj de Google kondukas Munroe al ridindega detaligega respondo — per kiu, nu, vi eble lernos ion.

Sandra Aamodt: Kial dietadi kutime ne funckias

TEDGlobal 2013

Sandra Aamodt: Kial dietadi kutime ne funckias
4,759,762 views

En Usono, 80% el 10-jaraj knabinoj jam dietadis. En tiu ĉi honesta kaj rekta parolo, neuroscientistino Sandra Aamodt uzas sian personan sperton por elparoli gravan lecionon pri la maniero per kiu nia cerbo regas nian korpon, dum ŝi esploras la sciencon malantaŭ la fakto, ke dietado ne nur ne funkcias, sed ankaŭ povas esti malutila. Ŝi sugestas ideojn por vivi malpli obsede pir dietoj, intuicie.

ShaoLan Hsueh: Legu la ĉinan... facile!

TED2013

ShaoLan Hsueh: Legu la ĉinan... facile!
4,781,742 views

Por fremduloj, lerni kiel paroli la ĉinan estas ja malfacile. Sed legi la belegajn, ofte malsimplajn ideogramojn de la lingvo povas esti pli facile. ShaoLan demonstras simplan metodon, kiu ebligas rekoni la ideojn sin kaŝintajn en la simbolojn, kaj per kelkaj simplaj formoj atingi pli abstraktajn konceptojn.

Liu Bolin: Nevideblulo

TED2013

Liu Bolin: Nevideblulo
1,366,036 views

Ĉu oni povas malaperi el ĉies vidado? Jen la demando, kiu ŝajne reliefiĝas en la remarkinda verko de Liu Bolin. Tiun Pekinulon oni foje alinomas "la Nevideblulo", ĉar en la plejparto de siaj verkoj, li staras meze de la antaŭa plano, sed tute nevidebla. Enfonigante sin, li celas atentigi nin pri diversaj sociaj kaj politikaj problemoj.

Amanda Palmer: La arto peti

TED2013

Amanda Palmer: La arto peti
11,975,201 views

Ne devigu al homoj pagi por muziko, diras Amanda Palmer: permesu al ili. En pasia prelego, kiu komenciĝas je ŝia periodo kiel surstrata artisto ("Dolaron mi petas por la du-metra novedzino!"), ŝi ekzamenas la novan interrilaton inter artisto kaj ties admirantoj.

Sugatra Mitra: Konstruu lernejon en la nuboj

TED2013

Sugatra Mitra: Konstruu lernejon en la nuboj
3,417,649 views

Sur la podio de TED2013, Sugata Mitra prononcas sian fortikan TED-Prize-deziron: Helpu min projekti la Lernejon en la Nubo, lerna laboratorio en Hindujo, kie infanoj povos eksplori kaj lerni unu de la aliaj -- uzante rimedojn kaj gvidantojn en la Nubo. Aŭskultu lian inspiran vizion pri mem-organizaj lernadaj medioj (SOLE), kaj eksciu pli ĉe tedprize.org.

Lisa Kristine: Bildoj, kiuj atestas pri nuntempa sklaveco

TEDxMaui

Lisa Kristine: Bildoj, kiuj atestas pri nuntempa sklaveco
2,875,833 views

Dum la lastaj du jaroj, fotistino Lisa Kristine vojaĝis tra la mondo por riveli la neelteneblan kruelecon de nuntempa sklaveco. Ŝi montras belegajn kaj teruregajn bildojn pri Kongoaj ministoj, Nepalaj masonistoj -- bildojn pri la dramo de 27 milionoj da mizeruloj sklavigitaj ĉie. (Prezentita okaze de TEDxMaui)

Tracy Chevalier: Malkovri la rakonton ene de la pentraĵo

TEDSalon London Spring 2012

Tracy Chevalier: Malkovri la rakonton ene de la pentraĵo
1,389,986 views

Kiam Tracy Chevalier rigardas pentraĵojn, ŝi imagas la rakontojn kaŝitajn en ili. Kiel la pentristo konatiĝis kun sia portretito? Kial tia mieno sur la trajtoj de la pozistino? Kial do tiu ĉi viro... ruĝiĝas? Jen tri rakontoj inspiritaj de portretoj, inklusive tiun, kiu instigis ŝin verki sian famkonatan romanon, "Junulino kun perla orelringo".

Jane McGonigal: La ludo kiuj povas doni al vi 10 ekstrajn jarojn de vivo.

TEDGlobal 2012

Jane McGonigal: La ludo kiuj povas doni al vi 10 ekstrajn jarojn de vivo.
7,068,050 views

Kiam la lud-kreisto Jane McGonigal troviĝis devigita resti enlite kaj elpensante memmortigon post grava malversacio, ŝi havis mirigan ideon por farti pli bone. Ŝi merĝiĝis en sciencan esploron kaj kreis kuracigan ludon, SuperBetter. En tiu ĉi kortuŝa prelego, McGonigal klarigis kiel ludo povas stimuli reziston -- kaj promesas aldoni 7,5 minutojn al via vivo.